Regularo pri privateco/Difinoj
Ĉu vi deziras helpi traduki? Traduku mankantajn mesaĝojn.
Difinoj pri privata politiko de la vikimedia fondaĵo
Kiam ni diras... | ... ni celas: |
---|---|
"la Fondaĵo Vikimedio" / "la Fondaĵo" / "WMF" / "ni" / "nin" / "nia" | Vikimedia fondaĵo, la ne-profitcelan organizaĵon, kiu funkciigas la Vikimediajn paĝarojn. |
"Vikimediaj paĝaroj" / "niaj servoj" | Vikimediaj paĝaroj kaj servoj (egale kiulingve), inkluzive de niaj ĉefaj projektoj, kiel Vikipedio kaj la Vikimedia Komunejo, kaj ankaŭ poŝtelefonaj programoj, programinterfacoj, retleteroj; tamen ekskluzive de paĝaroj kaj servoj listigitaj el la sekcio "Pri kio ne temas tiu ĉi regularo pri privateco" sube. |
"vi" / "via" / "mi" | Vin, ĉu vi estas individuo, grupo aŭ organizo, kaj ĉu vi uzas la Vikimediajn paĝarojn aŭ niajn servojn komisie de vi mem aŭ iu alia. |
"tiu ĉi regularo" / "tiu ĉi regularo pri privateco" | Tiun ĉi dokumenton, kun la titolo "Regularo pri privateco de la Vikimedia Fondaĵo". |
"kontribuoj" | Enhavojn, kiujn vi aldonas, aŭ ŝanĝojn, kiujn vi faras al Vikimediaj paĝaroj |
"Persona informo" | Informaĵoj, kiujn vi donas al ni aŭ informoj, kiujn ni kolektas, povus esti uzataj por identigi vin persone. Por esti klara, kvankam ni ne nepre kolektas ĉiujn sekvajn specojn de informoj, ni konsideras almenaŭ la sekvaĵojn kiel "personajn informojn", se ili estas alie ne publikaj kaj povas esti uzataj por identigi vin:
|
"tria partio" / "triaj partioj" | Individuoj, unuoj, retpaĝaroj, servoj, produktoj kaj programoj ne regataj, administrataj aŭ funkciiigataj de la Vikimedia Fondaĵo. Tio inkluzivas aliajn Vikimediajn uzantojn kaj sendependajn organizojn aŭ grupojn, kiuj helpas varbi al la Vikimedia movado, kiel Vikimediajn sekciojn, temajn organizaĵojn, kaj uzantogrupojn, kaj ankaŭ volontuloj, dungitojn, direktorojn, oficulojn, ricevantojn de subvencioj kaj kontraktatojn de tiuj organizaĵoj aŭ grupoj. |