This page is a translated version of the page Policy:Privacy policy/Summary and the translation is 96% complete.
Regularo pri Privateco
Tio ĉi estas resumo de la Privateca Politiko. Legi la plenajn kondiĉojn, klaku ĉi tie.
Malgarantio: Ĉi-tiu mallongigo ne estas parto de la regularo pri privateco kaj ne estas jura dokumento. Ĝi estas simple utila referenco por kompreni la plenan regularon. Pripensu ĝin kiel la helpanta interfaco al nia regularo pri privateco.

Ĉar ni kredas ke vi ne devus transdoni personajn informojn por partopreni en la movado pri libera scio, vi rajtas:

  • Legi, redakti aŭ uzi ĉiun Vikimedian paĝon sen registriĝi.
  • Registri konton sen provizi retpoŝtan adreson aŭ veran nomon.

Ĉar ni volas kompreni, kiel la Vikimediaj Retejoj estas uzataj, por ke ni povas plibonigi ilin por vi, ni kolektas iom da informo, kiam vi:

Ni promesas:

Sciu:

  • Ajna enhavo aldonita de vi aŭ ŝanĝita de vi en Vikimedia Retejo estos publike kaj por ĉiam havebla.
  • Se vi aldonas enhavon aŭ faras ŝanĝon al vikimedia projekto sen ensaluti, tiu enhavo aŭ ŝanĝo estos publike kaj konstante atribuita al la IPa adreso uzita tiam kaj ne al salutnomo.
  • Nia komunumo de volontulaj redaktoroj kaj kontribuantoj estas mem-organizita unuo. Certaj administrantoj de la vikimediaj projektoj, kiuj estas elektita de la komunumo, uzas ilojn kiuj donas al ili limigitan aliron al nepublikaj informoj pri lastatempaj kontribuaĵoj do ili povas protekti la vikimediajn projektojn kaj observigi politikojn.
  • Ĉi tiu privateca politiko ne aplikiĝas al ĉiuj ejoj kaj servoj vivtenataj de la vikimedia fondaĵo, kiel ejoj aŭ servoj kiu havas sian propran privatecan politikon (kiel la Vikimedia Butiko) aŭ ejoj aŭ servoj vivtenataj de triaj partioj (kiel tria-partiaj komputistaj projektoj sur la serviloj Wikimedia Clloud Services).
  • Kiel parto de nia engaĝiĝo pri edukado kaj esplorado tutmonde, ni foje publikigas publikajn informojn kaj sumigitajn aŭ ne-personajn informojn al la ĝenerala publiko per datumaroj.
  • Pro la protektado de la Fondaĵo Vikimedio kaj aliaj uzantoj, se vi ne konsentas al ĉi tiu Regularo pri Privateco, vi ne rajtas uzi la Vikimediajn Retejojn.
Paĝoj pri privateco